Uzantaj iloj

Retejaj iloj


trovis_mi_patrujon

Trovis mi patrujon

Teksto/MuzikoLajos BOROS
E-tekstoPéter RADOS
KantasAnjo Amika

Teksto

Oni al mi diris land' via posed',
Ricevis fil’ de ter' la valon en hered'.
Vivis mi sen la sci' kiun amu mi,
Ĉu eblas vivi jam sen ĉi emoci'.

Dum veno kaj en ir' mi ekkonis vin
Do kiel ami vin eksciis la sin';
Ĉion ekhavis li scias patrujan'
Ĉion posedas li ne estas orfo jam.

Refreno:

Trovis mi patrujon,
mia estas ĉi ter'
vidas mi la vojon
de Danub-river'. (2-foje)

Batadon sentas mi nun de via kor'
Respondon scias mi al la voka vol',
Vidas mi vin ĉiam estas mi hungar'
Parolas mia buŝ' lingvon de l’madjar'.

Refreno

Vidas mi vin ĉiam estas mi hungar'
Parolas mia buŝ' lingvon de l’ madjar'.
Diras al vi poet' lulilo kaj tombar',
Fidela al patruj' estu, ho hungar'.

Refreno

Vidas mi la vojon de Danub-river'.

trovis_mi_patrujon.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)