Muziko | Laŭ melodio: Ja, vi elsker |
---|---|
Teksto | Libere laŭ Jonas Lie: Nordisk Arbejdersang |
Esperanta teksto | H. P. F. |
Dise en diversaj landoj
ni en sud' kaj nord',
sur insuloj, maroj, strandoj,
valoj, mont' kaj fjord'
vivas en la hejma sfero
kun malvasta sci'.
/: Ho, se sur la tuta tero
kunlaborus ni /:
Ĉiu hejm' de mont' ĝis maro
nobla signo ĝi
estas pri l’trankvila faro,
laborul', de vi,
povas kiel mito diri,
kiel ŝvitis hom'
/: kaj penadis por akiri
grundon por la dom' /:
Ĉion devis vi toleri
pro la izolec',
Ĉiu povas nur prosperi
per la unuec',
nur se ĉiuj disaj partoj
de l’tutmonda rond'
/: kontribuas per la ardoj
brilos sun' de l’mond' :/
Vidu, kie ajn laboras
vi en tuta mond',
novaj tempoj jam aŭroras
ĉe la horizont'!
Lum' en kiu ajn angulo
per kleriga ag’.
/: brilos baldaŭ, laborulo,
sunoriĉa tag' :/