Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | slovaka popolkanto |
---|---|
E-teksto | J. V. Dolinský |
Origina titolo | Dolina, dolina |
MIDI | valo_valo_valo.mid |
Valo, valo, valo,
ĉe la montofino,
ej, mi ne povas trafi,
ej, al la amatino.
Vi venadis al mi
ofte, plej amata,
ej, nun mi estas por vi
ej, tute nekonata.
Valo, valo, valo
en ĝi birdo kria
ej, eksas amatino,
ej, pro patrino mia.