Uzantaj iloj

Retejaj iloj


volas_ni

Volas ni

Teksto & Muziko Doĉekal/ Hevier - Ari
KantasTeam

Teksto

Ni plej lastas al celo:
veron, revon miksas ni
kaj niaj patroj sur selo
pro ni nervas pli kaj pli.

Sidas ni benke kun loto…
Onidir'! Mond' nin dorlotas…
Onidir'! Onidir',
ke tro volas ni!

Vere ni volas ĉion
aerpuron kun honest',
sed via mond' estas kaĝo
kie fermitas ni kiel best'.

Diras vi, ke tio ĉesos
vi ne scias, sen ni ne eblos
sed laŭ vi, sed laŭ vi
ja tro volas ni.

Refreno:

Volas ni (8-foje)
jes tro volas ni

Vi ĉiam lasis nin solaj
senhejme ja fartis ni,
sed nun ni donas fakturojn
kaj vi pagos ĉion ĉi.

Nia sinten' eble vin vundos
kaŝon vi serĉos en frazojn
sen util', sen util'
ĉar ni volas pli.

Refreno

Ni ne volas multon, nur la mondon
volas preni la neekzistantan
kaj submaske vidi la vizaĝon
multon volas ni!

Nun kaj tuj ni volas la neeblan,
kion la homo eĉ ne rajtas voli,
ni ne volas multon, nur la mondon
ne tro volas ni!

volas_ni.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)