Uzantaj iloj

Retejaj iloj


wiki:user:kubof

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

KuboF

Saluton. Mia normala civitana nomo estas Mišo Matúšov (legu Miŝo Matu:ŝov), oficiale Michal Matúšov (legu Miĥal Matu:ŝov). Sed interrete mi normale uzadas kromnomon KuboF. Tiu ĉi nomo ekestis en mia klasĉambro en gimnazio. Mi studis matematikon kaj ni ĉiuj estis kromnomataj “kuboj”. Mi pri tio fieris kaj fieras kaj daŭre uzadas la saman kromnomon. Fina litero F devenas ankaŭ el mia inta klaso, ĝi estas ĝia signifo.
Do ĝuste pri mia nomo :)

Mi interesiĝas pri multaj aferoj kaj ankaŭ pri muziko. Precipe pri muziko en lingvoj kiujn mi regas bone, do slovaka, ĉeĥa kaj Esperanto. Pro tio mi ankaŭ enregistriĝis tie ĉi, mi volis helpi plenigi la Kantaron. Mi esperas mi havos sufiĉan tempon por plia laboro, sed tio ne certas. Do, ni vidos :D

Mesaĝoj

  • Saluton, KuboF! Dankon pro via kunlaboro. Paĝo pri Martin kaj la talpoj estas perfekta, gratulojn! Bv. skribi iomete pri vi en tiu ĉi paĝo. --- Aleksej KUZNECOV 2009/01/14 06:17
  • Kara! Kiam vi faras novajn ligojn-paĝojn, preferu ne uzi unikodon, sed x-formon. Mem en la paĝo vi povas fari titolon unikode kaj ligo al tiu paĝo videblos poste same kiel titolo.
    Tiel okazis kun “Ĉiuj en la mondo”. Ligon vi faris unikode, kaj poste paĝo formiĝis kun nomo “_C_iuj en la mondo”. Ĉio funkcias, sed la paĝonomo estas misa.
    Mi kreis novajn paĝojn por Ĉiuj en la mondo kaj Anstataŭ letero --- Aleksej KUZNECOV 2009/01/14 06:23
wiki/user/kubof.1249370847.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)