Uzantaj iloj

Retejaj iloj


bluso_en_rubuj

Bluso En Rubuj'

Kantas Persone, muziko & teksto: Bertilo

Teksto

Mi venas hejmen post la laboro
eniras tra la pordo de la loĝej'
Ekvidas la kaoson kaj la malpuron
kaj flaras la odoron, stinkegas plej
Mi ja bezonas ordigi, devus purigi tuj
sed mi nur prenas la gitaron kaj faras bluson en rubuj'

Pro nura pigro kaj pro malemo
mi faras ja nenion, min mankas vol'
Eĉ la polvosuĉilo en la angulo
ĝi estas mem kovrita per polvtavol'
Kaj mi bezonas ordigi, devas purigi tuj
Sed mi nur prenas la gitaron kaj faras bluson en rubuj'

Ĉiuj miaj vestoj malpuras ege
mi havas eĉ ne unu por kovri min
Mi trovas jam nenion kion mi serĉas
mi kuŝas sur la lito pro malinklin'
Jam vere urĝas ordigi, nepras purigi tuj
sed mi nur prenas la gitaron kaj faras bluson en rubuj'

Mi volas la gitaron por fari bluson
pri mia amsopiro kaj mia plor'
Mi serĉas sub la lito, en la fridujo
mi serĉas surtegmente, ĝi estas for
Kaj nun mi volas ordigi, kuras purigi tuj
ĉar mi devas trovi la gitaron por fari bluson en rubuj'
Se mi nur trovos la gitaron mi faros bluson pri rubuj'

bluso_en_rubuj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)