Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Originala titolo | Tisza partján mandulafa virágzik |
---|---|
Muziko | Hungara popolkanto |
Tradukis | Antono SAMAK |
MIDI | ce_la_tiszo_floras_la_migdalarbo.mid |
Ĉe la Tiso floras la migdalarbo,
Malsekiĝas en akvo la migdalo.
Kreskas ree migdalarbe migdalo, migdalo,
Ĉe la Tiso kreskas knabin’ por amo.
Ĉe la Tiso floras la poploarbo,
Malsekiĝas en akvo la floraro.
Kreskas ree poploarbe floraro, floraro,
Ĉe la Tiso kreskas knabo por amo.