Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ciu_via_spir

Ĉiu via spir'

MuzikoThe Police
Esperanta tekstoRogier Huurman kaj Agata Cichocka
Esperanta plenumoLa Kripoj
Tiponova teksto
Originala plenumoThe Police (Every breath you take)

Ĉiu via spir' estis verkita dum JES 2013/14 por montri al la mondo, kiom kripa fakte estas la originala teksto. Ĝi aperas en la muzikalo June kaj kune, sen la elira strofo, kantita de 'Dilan'.

Teksto

Ĉiu via spir’ kaj ĉiu ajna ir’
Ĉiu via vid’, ĉiu ajn decid’, mi rigardos vin.
Ĉiu nova tag’ kaj ĉiu via ag’
Kien ajn la paŝ’, kie ajn la kaŝ, mi rigardos vin.

Ho sciu vi, mi meritas vin
Tiom da dolor’ pro vi en mia kor’

Ĉiu via gajn’, ĉiu perdo ajn
Ĉiu via mov’, ĉiu nova prov’, mi rigardos vin

Vi foriris kaj lasis min sen viv’
En mia kapo nur restas negativ’
Mi serĉas vin sed ĉie estas fuŝ’
Mi frostas sen via varma tuŝ’
Kaj mi krias, amu, amu min

Ho sciu vi, mi meritas vin
Tiom da dolor’ pro vi en mia kor’

Ĉiu via gajn’, ĉiu perdo ajn
Ĉiu via mov’, ĉiu nova prov’, mi rigardos vin
Ĉiu via pens’, en via mens’, mi rigardos vin

(mi rigardos vin)
Ĉiu via spir’, ĉiu ajna ir’
Ĉiu via vid’, ĉiu ajn decid’ (mi rigardos vin)
Ĉiu nova tag’ kaj ĉiu via ag’
Kien ajn la paŝ’, kie ajn la kaŝ (mi rigardos vin)
Ĉiu via gajn’, ĉiu perdo ajn
Ĉiu via mov’, ĉiu nova prov’ (mi rigardos vin)
Ĉiu nova tag’ kaj ĉiu via ag’
Kien ajn la paŝ’, kie ajn la kaŝ (mi rigardos vin)

ciu_via_spir.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)