Devus mi ekiri...
Muziko | popola |
---|---|
E-teksto | Éva FARKAS-TATÁR |
MIDI | devusmiekiri.mid |
Teksto
Devus mi ekiri, fine jam edziĝi,
Sed havas problemon: kiun edzinigi?
ajajaj-ajajaj - kiun edzinigi?
Nobla fraŭlineto nek kudras, nek teksas,
Kalsonon aĉeti certe honte estas…
ajajaj-ajajaj - certe honte estas!
Maljuna edzino en la hejmo ombras,
Ĉiuj ŝiaj vortoj tutan tagon tondras.
ajajaj-ajajaj - tutan tagon tondras!
Malriĉan ineton, kil mi elektu?
Du neni-havantojn kial mi kunplektu?
ajajaj-ajajaj - kial mi kunplektu?
Riĉa edzineto diras nur riproĉon,
Ne havus mi hejme certe iun voĉon…
ajajaj-ajajaj - certe iun voĉon…
Ĉiela sinjoro, kion n un decidi?
Ĉu fraŭlo resti, ĉu fine edziĝi?
ajajaj-ajajaj - ĉu fine edziĝi?
Bonesper' min helpos ankaŭ en futuro,
Nur kiel fraŭlo mi restos en sekuro…
ajajaj-ajajaj - nuur kiel fraŭlo!
- devus_mi_ekiri.txt
- Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:01
- (ekstera redakto)
Diskuto