Donu al mi vian manon, amiko

Donu al mi vian manon, amiko,
Donu al mi vian manon, amikin',
Kaj estu ni de l’fortikaĵo kiel briko,
Por ke malamo en nia mondo ne venku nin,
Kaj serĉu ni de land' al land' je vera paco,
Kiu troviĝas ie en la homa kor'.
Elkriu ni en la dezert' de l’tera spaco,
Pri homa amo de nia viv' plej alttrezor'.
(2-foje)

Donu al mi vian manon, amiko,
Donu al mi vian manon, amikin',
En amikec' ni ĉirkaŭbraku la homaron,
Por ke al murdado de l’militoj estu fin',
Ne plu baraktu la homaro en mizero,
Pro kiu plore sangas la infana kor'.
Ke homa amo regu ĉie sur la tero,
Malamikecon ni por ĉiam pelu for!
(2-foje)

Donu al mi vian manon, amiko,
Donu al mi vian manon, amikin'.

  • donu_al_mi_vian_manon_amiko.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:00
  • (ekstera redakto)