Dum televida nefunkci’

Teksto

Iun vesperon gajis ni
Dum televida nefunkci'!
Memoros mi dum longa temp'
Ĉi tiun tagon de printemp'!
Ni fine manĝis kun kviet',
Kun malatent' pri l' ekranet',
Aperos ne ĉemizmakul'
Pro surprizemo de fuŝul'.

Iun vesperon gajis ni
Dum televida nefunkci'!
Maltrafis ni sen ia dub'
Atencojn, bildojn de inkub',
Kaj ĉion, kio falas sur
La kapon de la senkulpul',
Kaj plendon de la viktimar’
Dronantaj en singulta mar'.

Iun vesperon gajis ni
Dum televida nefunkci'!
Gepatroj miaj kun konstern'
Intencis voki al helpserv'… Grandegis la moraldamaĝ'.
Necesis multe da kuraĝ'
Por iri meze de l' ŝtupar'
Paroli fine kun najbar'.

Iun vesperon gajis ni
Dum televida nefunkci'!
En ĉiuj flankoj de l' domeg'
Estiĝis maltrankvila reg'.
Surstrate estis ja panik'!
Ĉu eblas, ke en respublik'
La registar' ne strebu al
Ĉesigo tuja de l' skandal'!

Iun vesperon gajis ni
Dum televida nefunkci’!
Kunvenis ni por la amuz';
Ekludis mi per kornemuz',
Kaj paĉjo per akordion',
Sametaĝul' per violon'… Bonegis tuj la improviz',
Mirigis ĉiujn la surpriz'…

Malfrue laste por ornam'
Eros' envenis ĉe l' program'.
Por panjo, nekredebla frand'
La edzo iĝis re amant'!
Por ŝi, la paĉja amdediĉ'
Fariĝis dua edziniĝ';
L' okuloj brilis, kiel or’;
Batadis vigle ŝia kor'.

Iun vesperon gajis ni
Dum televida nefunkci’!
Dank' al ĉi tiu fuŝpanik',
Ni formis bandon pri muzik';
For televid'! al brokantej'!
Koncertas ni por vivrimed',
Kaj morgaŭ laŭtos vigla rid':
Ni ludos ĉe la televid!

QR-Kodo
QR-Kodo Dum televida nefunkci’ (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net