Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ekvinokso_grupo

Ekvinokso

Rakontas Andrej OBREZKOV:
La unuan fojon nia kantogrupo (ankoraŭ ne “Ekvinokso”) elpaŝis en januaro de 1991 jaro en Moskvo dum vica Rusia Esperantista Kongreso. Tiam la grupon partoprenis Andreo OBREZKOV, Valerij VOROBJOV (Ivanovo) kaj Jolla GOGOLEVA (Niĵnij Novgorod). Pro malfacilaĵoj, ligitaj kun neeblo provludi kaj elpaŝi en tiu konsisto pro diversaj loĝlokoj, la grupon en diversaj periodoj partoprenis, krom A. Obrezkov kaj V. Vorobjov, ankaŭ Aleksandro KURNOSOV kaj Maria KOĈETKOVA, ambaŭ tiam el Ivanovo.

La plej notindaj kaj atentindaj laŭ mia vidpunkto elpaŝoj estis jenaj:

- en Ĉeboksary dum EoLA en 1994 (ĝuste tiam aperis la titolo “Ekvinikso” dank al Grisxa Arosjev),
- en Serovo dum IJK en 1995,
- en Ivanovo dum jubileo de nia grupo en 1996
- kaj EoLA en 1998,
- en Svedio dum KEF en 1998.

Fakte, la lasta menciita koncerto estis vere lasta de nia tiam jam organiziĝinta kantotriopo A. Obrezkov, V. Vorobjov kaj M. Koĉetkova. Poste plej ofte ni elpaŝis po unu aŭ po du. Maŝa forveturis Moskvon, Saŝa Kurnosov edziĝis, patriĝis kaj ekokupiĝis preskaŭ plene pri laboro kaj la familio. Fakte la samon eblas diri pri mi; post ŝanĝo de laborposteno kaj naskiĝo de la tria filo mi klopodas pri la familio plej. De tempo al tempo ni elpaŝas duope kun V.Vorobjov, sed plejparte ruslingve.

Ni provis surbendigi la KD-n kaj fakte faris tion, sed la kvalito estas ne tre bona. Krome, kiom mi scias, estas kasedoj el serio 'EoLA' kun registrita nia koncerto.

Membroj

Albumoj

Revas mi

KD, 1996
La KD estis farita surbaze de memregistrita kasedo (ni (noto: Ekvinokso) registris ĝin en 1996 en Ivanovo kun helpo de tiama SEJM, kiu disponigis al ni provizore la porteblan studion). Sed ni ne multobligis ĝin (la kasedon). La KD estas fakte la kompilo el 15 kantoj, kiu havas la titolon “Revas mi”. Ĝi enhavas 11 kantojn de “Ekvinokso”, de la ĵus menciita kasedo, du kantojn de J.Obuĥov-A.Obrezkov en mia (noto: A.Obrezkov) sola plenumo kaj du miajn kantojn ankaŭ en sola plenumo, la lastaj kvar registritaj en la hejma studio de Jxomart Amzejev en Stokholmo en 1998-a jaro.

Eksteraj ligoj

ekvinokso_grupo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)