Uzantaj iloj

Retejaj iloj


elspezoj

Elspeco

MuzikoEterne Rima
Esperanta tekstoEterne Rima
Esperanta plenumoEterne Rima
Tiponova teksto
Originala plenumoEterne Rima
Originala tekstoEterne Rima

Teksto

Refreno:
vivo multe kostas kaj ni tion scias
kiu nenion havas, tiu nur envias
krias en li la voĉ' de amaro, de kontraŭstaro
baro staras antaŭ li, pasas jaro
mi en limuzino, li sur la biciklo
mi kun nova ino, li kun la kuniklo
mi en la salono, li en la ĉambret'
mi dormas sur mono, li sur hamaka ret'
mi en limuzino, li sur la biciklo
mi kun nova ino, li kun la kuniklo
mi en la salono, li en la ĉambret'
mi dormas sur mono, li sur hamaka ret'

kiel vi aspektas, oni tiel vin vidas
homoj ne volas scii, kio vere en vi sidas
oni taksas vestojn kaj observas gestojn
kaŝu vin tuj, se vi ne ŝatas tiajn testojn
vivo estas bela, rigardu mian ĉenon
kiam mi surmetas ĝin, mi havas ĝojan mienon
scenon tian nun imagu: kiam mi eliras
ĉiam la ŝofor' atendas, preterpasantoj miras
vi eble ŝatas kuri, mi preferas veturi
mi ne kapablas mem promeni, mi eĉ povas ĵuri
la internaĵ' de mia aŭto - vera pura ledo
kranko en aŭdigiloj, mono - mia kredo

Refreno:
vivo multe kostas kaj ni tion scias
kiu nenion havas, tiu nur envias
krias en li la voĉ' de amaro, de kontraŭstaro
baro staras antaŭ li, pasas jaro
mi en limuzino, li sur la biciklo
mi kun nova ino, li kun la kuniklo
mi en la salono, li en la ĉambret'
mi dormas sur mono, li sur hamaka ret'
mi en limuzino, li sur la biciklo
mi kun nova ino, li kun la kuniklo
mi en la salono, li en la ĉambret'
mi dormas sur mono, li sur hamaka ret'

mi havas multajn amikinojn, ili ĉiam flate agas
akompanas min, ĉar estas mi, kiu pagas
ili bone konas vojon al miaj banknotoj
venu mia kara - jen por novaj botoj
mi estas malavara, ili estas tre avidaj
mi estas grandanima, ili estas senbridaj
neniam mi koleras, vendejon ni vizitas
ili kisas mian ĉenon, bone ili profitas
tia manier' de esprim' de kares'
mono estas elspezata, tio daŭras sen ĉes'
ĉar elspezas tiu, kiu povas
kun via malam', kun via dolor'

Refreno:
vivo multe kostas kaj ni tion scias
kiu nenion havas, tiu nur envias
krias en li la voĉ' de amaro, de kontraŭstaro
baro staras antaŭ li, pasas jaro
mi en limuzino, li sur la biciklo
mi kun nova ino, li kun la kuniklo
mi en la salono, li en la ĉambret'
mi dormas sur mono, li sur hamaka ret'
mi en limuzino, li sur la biciklo
mi kun nova ino, li kun la kuniklo
mi en la salono, li en la ĉambret'
mi dormas sur mono, li sur hamaka ret'

Tonsilabe

Eksteraj ligoj

elspezoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)