Uzantaj iloj

Retejaj iloj


en_krucx_je_verda_krono

En "Kruĉ' je Verda Krono"

Muzikopopolkanto
Esperanta tekstoL. E. MEYER
Tipotraduko
Originala titoloIm Krug zum grünen Kranze

Teksto

En “Kruĉ' je Verda Krono”
Soifo vokis min
Sidadis jen migrulo, migrulo,
En glaso brilis vin'.

Pleniĝis lia glaso
Per freŝa trinkproviz'
Sed trovis jam ripozon, ripozon,
La kapo sur valiz',

Sidiĝis mi ĉe tablo,
Rigardis frunte lin,
Amikan la mienon, mienon,
Ĉu mi ne konas ĝin?

Nun ankaŭ min rigardis
Fremdlanda la migrul'.
Plenigis mian glason, glason,
Ĝojbrilon en okul'.

Tintigis ni la glasojn,
Je manoj premis min:
La sanon korofrato, korfrato,
Al via amatin'!

en_krucx_je_verda_krono.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)