Uzantaj iloj

Retejaj iloj


estis_plena_la_cxareto

Estis plena la ĉareto

Muzikogermana popolkanto
Germana originaloHab' mein Wage vollgelade
Esperanta tekstoA. Sproeck

korektita teksto

Teksto

Estis plena mia ĉaro,
De maljunaj inoj.
Veturante tra urbeto,
Ili ekinsultis.
Tial sankte mi nun ĵuru:
Ke virinoj ne veturu!
Tiru ĉeval'!

Estis plena mia ĉaro,
De maljunaj viroj.
Veturante tra urbeto,
Ili malkontentis.
Tial sankte mi nun ĵuru:
Ankaŭ viroj ne veturu!
Tiru ĉeval'!

Estis plena mia ĉaro,
Nur de junulinoj!
Veturante tra urbeto,
Ili gaje kantis!
Tial sankte mi nun ĵuru:
Kun knabinoj mi veturu!
Tiru ĉeval'!

estis_plena_la_cxareto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 02.02.2024 11:46 de albrecht