Uzantaj iloj

Retejaj iloj


internacia_esperanto-hxoro

Internacia Esperanto-Ĥoro

IEĤ dum UK94 en Bjalistoko. Fotisto: Kalle Kniviilä

La Internacia Esperanto-Ĥoro (IEĤ) estas neregula grupiĝo de kantemuloj kiuj kunvenas por provludi ĉiun Universalan Kongreson, kaj prezenti tie mallongan programon de ĥora muziko (ĝenerale, kun akompano de piano), kadre de la Internacia Arta Vespero. La provludoj kaj prezentoj estas parto de la aktivado de MEL.

Ĝin kreis Dimitar Terziev, kiel daŭrigo de la Ĥoro de Sofiaj Esperantistoj, ankaŭ fondita de li. S-ro Terziev estis ĝia ĥorestro ĝis la 86a UK, en Zagrebo, en 2001. Poste ĝin gvidis lernanto de S-ro Terziev, Laĉezar Kraŝtev. En la lastaj UK-oj, la gvidanto estis Alan Bishop, nuna prezidanto de MEL.

Repertuaro

Muzikfolioj kun kantoj de IEĤ kutime aperas en MUZIKO, la bulteno de MEL.

Jen kantoj de IEĤ aldonitaj (eventuale, aldonotaj) al tiu ĉi kantaro; kun rekta ligilo al muzikfolioj, se tiu ekzistas:

Pliajn ĥormuzikojn en tiu ĉi kantaro eblas trovi (ofte kun muzikfolioj) sub la etikedo Ĥormuziko.

Eksteraj ligoj

internacia_esperanto-hxoro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)