Uzantaj iloj

Retejaj iloj


jam_tempas

Jam tempas

Teksto
Muziko
Miĥail Povorin

Teksto

Jam tempas, jam tempas,
jam estas kvaron' post junio,
La noktoj forrabas
de l' tagoj minutojn sen ĝen'.
Sed via rigardo preteras.
Pro kio, pro kio?
Kaj plenas la kor' ne de amo,
sed de griza splen'.

Jam tempas, jam tempas,
jam la lignofajr' estingiĝas,
L' animon kaj korpon
jam baldaŭ ekregos dormem'.
Sed mano en mano
senmovas, je varmo ne riĉas.
Mi timas, ke varmo anima
forlasas min mem.

Jam tempas, jam tempas,
tuj birdoj ekkantos serene,
Kaj, nin salutante,
la suno leviĝos kun pret'.
Sed kor' apud koro
ne trovis konsolon komprene.
Do, kial gojigu min
tiu aŭrora ridet'?

jam_tempas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)