Uzantaj iloj

Retejaj iloj


june_kaj_kune_kanto

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

June kaj kune (kanto)

La fina kanto de la muzikalo June kaj kune, mem titolita June kaj kune, estas kunmetaĵo de diversaj kantoj aperintaj pli frue en la muzikalo, sed kun nova teksto. Ĉiuj aktoroj aperas en ĝi.

Teksto

(melodio: Jen Esperanto, komenco)
Ĥ: June kaj kune, la muzikalo
Post longa rakonto nun finiĝas spektaklo
La monda kongres’, nun estas ĉe sia fin’
J: Mi longe vagadis, nur svage agadis
Ne estis plan’, en mia viv’, mankis cel’ kaj motiv’
La sekva volontulo, de tejo nun fariĝos mi
Por vi

(melodio: Ho trajnkaravan', strofo)
Sa: Malplena dom’, la homoj for
La buso iris antaŭ hor’
Via nova prezidant’
Nun gvidos per kant’
Mi: Kongresanoj, sekvu min
Longa voj’ atendas nin
Sed per amo en team’
Alvenos ni jam

(melodio: La Fina Venko, fino de
rekantaĵo kaj strofo)

H+V: Al la fina venko!
H: Niaj kontraŭuloj suferis pereon
V: Kaj dume mi gajnis pli grandan trofeon
An: Kuraĝon kaj amon trovis mia fratet’
H: Via fratet’
H+V+An: Sukceso por ĉiuj en ijk!

(melodio: Organizanto, rekantaĵo)
L: Kial mi iĝis TEJO-prezidanto?
P+As: Tiom da debat’
Ĥ: Tiom da debat’
P+As: En la komitat’
Si: Sufiĉas nun esti organizanto
Si+L: Do ni iru for
P+As: Ili iras for
Si+L: Sed ne el la kor’

(melodio: Jen alkohol', rekantaĵo)
K+T: Muzikal’! Muzikal’! Muzikal’, muzikal’, muzikal’!
D: Tien ĉi venis por amuziĝi.
K+T+D: Pri la temo fajfas ni.

(melodio: Skajpu baldaŭ, ponto)
O+S: Mi jam sopiras al la venonta kongreso
Mia konfeso, mankas kongre-e-eso.
Ĥ: Denove estos junularkongreso,
Ĉiam sukceso, en la kongreso

(melodio: Esperanto-tragedio, fino)
Ĥ: June kaj kune

june_kaj_kune_kanto.1661859229.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)