Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kie_ne_plu

Kie ne plu

Teksto

Kie ne plu
nestas ĝu',
kovas enu'
angore.

Al ĉiu sens'
disde mens'
elgutas pens'
dolore.

Nula nul'
en angul'
revas ul'
senlimon.

Estas morto
homa sorto,
premas forto
animon.

kie_ne_plu.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)