Muziko | aŭstralia popolkanto |
---|---|
MIDI | laux_la_voj_al_gundagaj.mid |
Iras mi al hejmet' kaj al kara patrineto
Laŭ la voj' al Gundagaj'.
Kie Marambiĝi fluas kaj arbara vento bruas
Sub Suda Kruco kaj,
Kie miaj gepatroj atendas je mi
Kaj malnovaj amikoj kun korsimpati'.
Ne plu mi vagas for el la hejm' de karmemoro
Laŭ la voj' al Gundagaj'.