Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kontribui

Kiel kontribui

Kunredakti en la vikio vi povas per korektoj aŭ per aldonoj de novaj materialoj.
Se vi estas nova redaktanto, bonvolu registriĝi en la vikio. Tio permesos aŭtomate subskribi viajn kontribuaĵojn kaj personigos la vikion por vi.
Dum redaktado vi povas uzi specialajn strukturigajn kodojn.

Korektoj

Vi povas korekti ĉiun paĝon. Por fari tion:

  1. Klaku ligon Redakti paĝon en supra parto de paĝo.
  2. Post korekto unue klaku butonon Antaŭrigardi, certiĝu, ke ĉio aspektas bone.
  3. Skribu kurtan resumon de viaj korektoj en speciala loko Bulteno de ŝanĝoj.
  4. Se la ŝanĝo estis ne granda, por ĝi ne aperu en listo de lastaj ŝanĝoj, faru noton en malgranda kvadrateto Etaj modifoj.
  5. Klaku butonon Konservi.

Novaj materialoj

Dekomence indas krei ligon al via nova paĝo. Tion vi povas fari per kelkaj manieroj.

Per ligilo

  1. Trovu lokon por la ligo kaj ekredaktu tiun paĝon (vd. Korektoj supre). Tio povas esti loko en albumo de iu grupo, listo de kantoj de iu aŭtoro aŭ alia.
  2. Tekston de la ligo enskribu en duoblaj parentezoj.
  3. Konservu la paĝon.
  4. Klaku tiun novan ligon kaj kreumu.

Per serĉado:

  1. Ensalutu.
  2. En la serĉokampon supre dekstre entajpu la nomon, kiun vi volas, ke via nova paĝo havu. Klaku la apudan ikonon de lupeo klaku la butonon “Eniro” en via klavaro.
  3. Se la paĝo ankoraŭ ne ekzistas, en la informo pri serĉo aperos ruĝa teksto, kiu estas sama kiel tiu, kiun vi serĉis. Klaku al ĝi.
  4. Jen, kreu la paĝon!

(Por spertuloj) Per URL-adreso:

  1. Venu al KantarVikio per via retumilo. En la adreso-breto estas la adreso http://kantaro.ikso.net/
  2. Klaku al tiu adreso kaj aldonu al ĝia fino nomon de la paĝo, kiun vi volas krei. Atentu uzi nur minusklajn, senĉapelajn literojn kaj ne specialajn signojn! Se la nomo enhavas ĉapelitan literon, skribu ĝin per X-metodo. Specialajn signojn tute ellasu.
  3. Konfirmu per la klavo “Eniro” en via klavaro kaj kreu la paĝon.

Fruktodonan laboron!

kontribui.txt · Lastaj ŝanĝoj: 02.02.2024 18:56 de albrecht