Uzantaj iloj

Retejaj iloj


neniam

Neniam

Aŭtoras Roĝer BORĜES, 2003
Originale aperinta en la disko “Sendependa”
La kantoteksto evoluis el poemoj verkitaj de Rogener Pavinski (el Brazilo) kaj Xabier Orueta (el Eŭskio).

Teksto

ho mia kara, eble vi ne komprenas
kaj tiel prave dubas vi
kial apud vi mi tiom penas
kion de vi ja volas mi

kio aperos en la futur´?
ĉirkaŭ mi nur staras mur´
ĉu longe daŭros tiu soleco,
aŭ ĉu al mi restas unu ebleco?

Kiel vi aperis en mia domo?
neniu afiŝo avertis pri via nomo
vi estis la donaco, kiun mi atendis neniam

ho mia kara, eble vi ne konfesas
sed certe vi angoras plu
do kial koron mian vi adresas
se ĝi agresas al ni du?

kio aperos en la futur´?
ĉirkaŭ mi nur staras mur´
ĉu longe daŭros tia soleco,
aŭ ĉu al mi restas unu ebleco?

Kiel vi aperis en mia domo?
neniu afiŝo avertis pri via nomo
vi estis la donaco, kiun mi atendis neniam

neniam.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)