Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kuko_kun_fromagx

Kuko kun fromaĝ'

Ukraina ŝerca popolkanto, surloke prezentita (kaj tre populara) dum IJS en Esztergom en 2001.

Teksto

Parolis iu fraŭlo, ke li por sia plaĉ'
bezonas junulinon - kaj kukon kun fromaĝ' .

Oj, ĉu vi, ĉu vi aŭdis, ke li por sia plaĉ'
bezonas junulinon, kaj kukon kun fromaĝ' !

Invitis lin knabino - en tre konvena aĝ'
Lin kisis kaj regalis per kukoj kun fromaĝ' !

Oj, ĉu vi, ĉu vi aŭdis, en tre konvena aĝ'
Lin kisis kaj regalis per kukoj kun fromaĝ' !

Subite malamikoj de tiu ĉi vilaĝ'
Forrabis la knabinon kaj l' kukojn kun fromaĝ' :-(

Oj, ĉu vi, ĉu vi aŭdis, pri tiu domaĝ'
Forrabis la knabinon kaj l' kukojn kun fromaĝ' :-(

Kaj krias nia fraŭlo, en plena malkuraĝ' !
Oj, savu vilaĝanoj, la kukojn kun fromaĝ' !

Oj, ĉu vi, ĉu vi aŭdis, en plena malkuraĝ' !
Oj, savu vilaĝanoj, la kukojn kun fromaĝ' !

Oj, ĉu vi, ĉu vi aŭdas - en tre konvena aĝ'
Neniam ŝanĝu amon - al kukoj kun fromaĝ' ! :-)


-ls-

Eksteraj ligoj

kuko_kun_fromagx.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)