Uzantaj iloj

Retejaj iloj


lulkanto_obrezkov

Lulkanto Obrezkov

O.Obuĥov, Andrej OBREZKOV

Teksto

Nokta stela mili',
Fascinita de vi
Sendas kun la krescent'
Bonan nokton al vi.
Vin forgesu dumtaga la bru',
Nokt' sin turnis al nigrĉieltru'.

Mildmurmuron de l' lag'
Jam adiaŭis tag',
Nur laktvoja serpent'
Tintas kvazaŭ lilak'.
Vi ridetas dum dorm', amatin',
Stel' Polusa dum nokt' gardu vin.

Malproksima torpor'
De la luno el or'.
Nure ros' de siring' -
Ĉe soif' bona trink'.
Via kapo sur mia genu';
Ĝis maten' mi ne lasos vin plu.

Nokta stela mili', fascinita de vi,
Sendas kun la krescent'
Bonan nokton al vi.

lulkanto_obrezkov.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)