Uzantaj iloj

Retejaj iloj


maldormemo_mia



Maldormemo mia

TekstoTomas Q Nilsson
MuzikoTomas Q Nilsson
KantasLa Perdita Generacio (Tomio/Karmao/Karolina)

Teksto

Okazas ke mi vidas ion strangan ĉe l' plafono,
preskaŭ kiel nekonata flugilet'
Momente ĝia verda lumo fulmas kiel stelo,
kaj ĉielo sin enrompas en ĉambret'

Refreno:

Venu, prenu min
Mi sopiradas en profundo
Kiel sorto mi ja estus iri for
Al nekonataj planetaroj aŭ okuloj dezirantaj iom pli
Ĉiam pli

Najbaro laboranta en la sama laborejo
El la bela domo ri ne pentras plu
Tamen sonĝas malrevante ne kuraĝas salti
Ĉu mi iĝis nun tro dika por la tru'

Refreno:

Prenu min, mi maldormemas kaj esperas ke neniam mi kontentos sub la mur
Kiel sorto mi ja estus iri for
Al nekonataj planetaroj aŭ okuloj dezirantaj iom pli
Ĉiam pli

… kaj matene venas ŝtormoj
mi vekiĝas frue iam
spektas renaskigon en silent'

maldormemo_mia.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)