Uzantaj iloj

Retejaj iloj


migru_migru_junularo

Migru, migru junularo!

MuzikoJ. Dunajevskij
TekstoV. Lebedev
MIDImigru_migru_junularo.mid

Teksto

Kiel ĝuas feliĉa migranto,
Kiam marŝas tra sekalomar',
Se lin birdoj salutas per kanto,
Kaj milvoĉe sonoras arbar'.

Kiel bele sonĝrevi sub tendo,
Vidi kiel subiras la sun',
Mondo ŝajnas plej bela legendo,
Dum arĝente rigardas la lun'.

Refreno:

Migru, migru junularo
Tra gepatra, bela tero.
Migru, migru kun la kant',
Tra la kampo, tra arbaro.
Ne atentas je vetero
La migrant'.
migru_migru_junularo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)