Uzantaj iloj

Retejaj iloj


nekonkreta_homo

Nekonkreta homo

Teksto kaj muzikoMiĥail Povorin

Teksto

Super neĝa ebeno de nuboj
Jam rapidas arĝenta avi',
Por ke mi, forgesinte pri duboj,
Venu baldaŭ al vi.
Tion strebas mi ĉiuferie,
Kaj la filmo de l' viv' multserie
Ripetiĝas. Do, far' de mi prie
Estu nova verkita lini'.

Refreno:

Hom' nekonkreta,
Kie vagas soife vi tra la dezert',
Lampir' sekreta,
Lumo sorĉa en nokto por la vivocert'?
Venu do, longas tro
La soleco, anima vakuo,
Vojsinuo kaj sortambiguo.
Mi laciĝis, mi tute ne estas hero'.

Ne trovinte vin perdi? Domaĝe.
Ĉu do estas por tio merit'?
Mi la faton atakis kuraĝe,
Forgesante pri l' rit'.
Min penetris rigardoj misteraj
De profundaj okuloj sinceraj,
Sed pr ĝojoj edenaj surteraj
Eble mankis la spert' kaj sprit'.

Refreno

Super neĝa ebeno de nuboj
Jam rapidas arĝenta avi',
Por ke mi, forgesinte pri duboj,
Venu baldaŭ al vi.
Mi traserĉis da lokoj tre multe,
Agis ofte prudente kaj stulte,
Sed ne scias mi tamen rezulte,
Kie trovos feliĉon mi…

Refreno

Videoj

MIDI-doeiero

nekonkreta_homo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)