Esperanta teksto | Adriaan KLOEK |
---|---|
Tipo | traduko |
Originala titolo | Vogelmstje |
Jen ŝvebas laŭvente la eta lulil'
en riĉe floranta arbaro,
kun flora kurten' kaj kun herba kovril'
ĝin teksis pro am' birdoparo.
Se dolĉa susur'
kun eta murmur'
traflirtas l' arbaron, la lulilet'
similas al mara ŝipet'.
Okazis miraklo en birda nestet'.
Naskiĝis de l' panjo la gloro.
Nun paĉjo eligas per danka voĉet'
kanteton tre dolĉan por koro.
Belega la son',
kristalhela ton'
ĝojigas la panjon; sub varma flugil'
ekdormas l' idar' en lulil'.