Uzantaj iloj

Retejaj iloj


nenio_povas_restadi

Nenio povas restadi

AŭtoroAugust von Kotzebue (1802)
E-tekstoJ. W. Schilde
Origina titoloEs kann ja nicht immer so bleiben

Teksto

Nenio povas restadi
Konstanta en nia mond',
La morto alternas kun vivo;
/: Jen ĉiam la sama rakont'. :/

Kunvivis gajaj la homoj
Plezure antaŭ ni.
Mi levas la plenan pokalon :
/: „Pasintaj fratoj al vi!“ :/

Samgaje ankaŭ kunvivos
La homoj sur nia ter',
Post kiam delonge fariĝis
/: Ni cindro kaj polver'. :/

Ni sidas agrable ĉe vino
En societema kunven',
Ke ĉiam ja povu ni ĝui
/: Je tiu ĉi tera festen’! :/

Ĉar ĉiam estas rompata
De l’vivo bela akord', —
Ĉar tiu ĉi migras al sudo,
/: Kaj tiun revokas la nord': — :/

Ho, tial bonuzu la tagon!
Ĝin kantas antikva poem';
Ni sidas ĉe vin' kaj ripetas
En ĥoro: „Ho carpe diem!”1)

1)
carpe diem = bonuzu la tagon
nenio_povas_restadi.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)