Uzantaj iloj

Retejaj iloj


plendo_pro_amo

Plendo pro amo

MuzikoC. KROMER
Esperanta tekstoOskar BREDDERMANN
Tipotraduko
Originala titoloAm Brünnelein
Originala tekstoE. Palmer

Teksto

Ĉe l' puto en arbaro
Agrable flirtis ni.
Ĉe l' puto en arbaro
Nun staras sola mi.
Karulon mian perdis
Mi per senpensa vort'.
Ne povis li forgesi
Iris al fremda bord'.

Sed ree li alvenis,
Ĉe l' puto staris mi;
Li gaje preterpaŝis,
Al mi ne vidis li.
Ne vidis mian penton,
Nek larmojn en okul'.
Mallonga nur vorteto
Min disis de l' karul'.

Ĉe l' puto en arbaro,
Min kaŝu sub la ter',
Se venos li, vi flustru
Pri mia amsufer'.
Se li al mi pardonos,
— Ekkaŭzis ĉion mi —
Burĝonu ruĝa rozo
El mia tomb' ĉe vi.

plendo_pro_amo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)