Uzantaj iloj

Retejaj iloj


printempa_kanto

Printempa kanto

TekstoG. ONTHEUNIS
MuzikoW. De MOL
E-tekstoOscar Van SCHOOR

Teksto

Super la vilaĝet’
Ekmalheliĝis
Per la aervarmet’
Vesper’ beliĝis.

Kamparon iris li,
Ŝi lin renkontis;
Ruĝeta iĝis ŝi,
Ambaŭ silentis.

L’unua kiso nun
Ŝprucis el koro
Dolĉa kiel vesper’
Kiel majfloro.

Sopiris dolĉe li,
Ŝin rigardante;
La antaŭtukon ŝi
Prenis faldante.

Maneton premis li
Al ŝi malmole
Kaj lian premis ŝi
Kvazaŭ nevole.

Rekantaĵo:

Kantadis la birdet’,
Odoris la floret’,
Estis printempa gaj’,
Estis la Maj’!
printempa_kanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)