Ringeto

MuzikoGlück
TekstoJ. von Eichendorff
E-tekstoL. Bach
Origina titoloIn einem kühlen Grunde
MIDIringeto.mid

Teksto

Sub verda ombro sonas
muela turniĝad’,
/:foriris amatino
loĝinte ĉe la rad’.:/

Donante ringon ĵuris
fidelon ŝi al mi,
/:sed nun ringeto krevis,
fidelon rompis ŝi.:/

Mi volus formigradi
kantiste tra la mond',
/:de dom' al dommuziki
ĉe familia rond'.:/

Mi volus kun la glavo
galopi al batal',
/:ĉe milda fajro kuŝi
en nigra nokta val'.:/

Se mi la radon aŭdas
de tiu muelil',
/:vin, morto, mi sopiras,
ho, fonto de trankvil'.:/

QR-Kodo
QR-Kodo Ringeto (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net