Uzantaj iloj

Retejaj iloj


tra_la_stratoj

Tra la stratoj

Originala titoloSöprik a pápai utcát
MuzikoSzerdahelyi József
TekstoHungara popola
E-tekstoKálmán KALOCSAY

Teksto

Tra la stratoj, tra la stratoj
Marŝas, marŝas la soldatoj
Deksesjara juna brunulino
Iras ĉe l' regimentfino.

Kapitan' ŝin alparolas:
— Junulin', vi kien volas…
— Kian tion scii vi deziras,
La amaton mi postiras.

— Haltu, haltu, vidu nun ni
Ĉu vi povas veni kun ni
Ĉu pasporto estas laŭregula
Knabineto noktokula.

— Kapitano, aŭdu vorton,
Ne postulu la pasporton.
Ĉar pasporto mia, ho sinjoro,
Estas am' en mia koro.

Hungara teksto

Söprik a pápai utcát,
masíroznak a katonák,
tizenhat esztendős barna kislány
sétál a regiment után.

Kérdi tőle a kapitány:
Hová, hová, barna kislány?
Mért kérdezi tőlem a kapitány?
Megyek a szeretőm után.

tra_la_stratoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)