Uzantaj iloj

Retejaj iloj


venis_jam_la_tuta_birdar

Venis jam la tuta birdar'

Esperanta tekstoG. O. KARLSSON
Tipotraduko
Originala plenumoAlla fåglar kommit ren

Teksto

Venis jam la tuta birdar',
nun printempo estas.
Kant' aere, kant' en arbar'!
Ĉiu bird' kantfestas.
/: ŝvebas super ni la alaŭd,
sonas vigle ĝia kantlaŭd'.
Ĉie nun printempa plaŭd'!
Zorgoj ne plu restas. :/

Sturnoj tie en la ĝarden'
vivas nun libere,
movas sin de frua maten',
lacaj nur vespere.
/: Ĉiuspeca, pluma popol':
fringo, turdo, gaja kukol'
per muzika, ĉarma parol'
nin amuzas vere. :/

En la granda birdkoncertad'
gaje ni kuniĝas.
Estas nun tutvivaparad'.
Ĉio reviviĝas.
/: Homo, besto, tuta la ter'
himnas nun en milda aer':
Venu nun, feliĉa somer'!
Ĉio reviviĝas. :/

venis_jam_la_tuta_birdar.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)