Kio pri ni (What about us)

Originalaj teksto kaj muzikoPINK, Steve MAC, Johnny McDAID
Esperanta tekstoRoberto PIGRO
Esperanta plenumoCristina CASELLA
Tipotraduko / adapto
Originala plenumoPINK

Ni torĉas tra densa mallum'
Raketar' strebanta al la blu'
Multnombra, tiom bela korar'
Sed vi puŝis nin laŭ rivereg'

Kio pri ni?
Pri via laŭdira certo havi ĉiun respondon
Kio pri ni?
Pri ĉiu rompita fin' feliĉa promesita?
Kio pri ni?
Pri tiu nia plano senkompate elfiaskinta?
Kio pri la am'?
Kio pri la fid'?
Kio pri ni?

Problemar' solvenda estas ni
Ni infanas, soifas pri am'
Ni emis respondi al via vok'
Sed vi trompis kaj malsamos la estont',

Kio pri ni?
Pri via laŭdira certo havi ĉiun respondon
Kio pri ni?
Pri ĉiu rompita fin' feliĉa promesita?
Kio pri ni?
Pri tiu nia plano senkompate elfiaskinta?
Kio pri la am'?
Kio pri la fid'?
Kio pri ni?
Kio pri ni?
Pri tiu nia plano senkompate elfiaskinta?
Kio pri la am'?
Kio pri la fid'?
Kio pri ni?

Ŝtono kaj baston'
Povas frapi sed
Tiam mi pretos, mi ja pretos
Estas nia ek', jam vin veku nun,
Ĉu vi pretas? Mi ja pretos
Ĝenas min kontrol'
Logas min liber'
Ĉu vi pretas? Mi ja pretos
Nun jam temp' està
eligi tion ĉi… Ĉu vi pretas?

Kio pri ni?
Pri via laŭdira certo havi ĉiun respondon
Nu kio pri ni?
Pri ĉiu rompita fin' feliĉa promesita?
Kio pri ni?
Pri tiu nia plano senkompate elfiaskinta?
Kio pri la am'?
Kio pri la fid'?
Kio pri ni?
Kio pri ni?
Kio pri ni?
Kio pri ni?
Kio pri ni?
  • what_about_us_kio_pri_ni.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 13.05.2018 20:38
  • de an.bo