Uzantaj iloj

Retejaj iloj


al_stelo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----



Al stelo

TekstoMihai Eminescu
MuzikoMiĥail Povorin
E-tekstoel la rumana Konstantin Dominte

Teksto

Al stel', ekleviĝanta nun,
Longega vojo kuŝas.
Nur post jarmiloj ĝia lum'
Rigardon teran tuŝas.

Delonge, eble, tra la blu',
Ĝi mortis en lontano,
Kaj nun radi' apenaŭ plu
Sin montras al terano.

La bild' de l' eksa stelo tra
Ĉielo glite palas.
Ĝi nevidite estis ja,
Kaj nun vidate malas.

Samtiel nia amsopir',
En nokton pereinte,
Radio de la eksdezir'
La koron sekvas pinte.

al_stelo.1204623957.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)