Uzantaj iloj

Retejaj iloj


amo_nin_atendas

Amo Nin Atendas

Teksto kaj muziko de Andrej OBREZKOV

Teksto

Refreno:

Amo nin atendas,
Amo nin kuracos.

Homo revas pri sorto feliĉa
Por si mem kaj por siaj infanoj.
Pensas li, ke sur Tero sufiĉas
Akvo, aero, viando kaj pano.
Homo murdas homojn kaj bestojn,
Venenigas kaj rabas La Teron;
Ĉu ne estas tempo jam nesti
Por Estonto la Esperon.

Refreno

Universo ploras per steloj
Pri la sortoj de Homo kaj Tero;
Ĉu ne estas tempo por belaj
Pensoj, intencoj kaj aferoj.

Refreno

Ĉesi devas ni violenti
Al la homoj kaj Tero senhonte;
Ĉu ne estas tempo jam penti
Kaj per Amo savi Estonton.

Refreno

Homo estas kreaĵo racia,
Li benitas per sento de Amo:
Estas tempo por ĉiuj nacioj
Kuraciĝi de malamo.

Refreno
amo_nin_atendas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)