Uzantaj iloj

Retejaj iloj


angxelo_julian_hernandez

Anĝelo

Anĝelo estas kanto de Julián Hernández ĉe la disko Por puŝi la ĉaron.

MuzikoJulián Hernández
Esperanta tekstoJulián Hernández
Esperanta plenumoJulián Hernández
Tipo nova teksto

Teksto

La muzikiloj daŭre ploras, ili perdis ion;
subite la ŝlosil´ forflugis de la partituroj.
La melodioj haltiĝis kaj rifuzis sonori;
la piano, la tamburoj, la gitar´ silentas.

Bedaŭre li venis malfrue, sed li alproksimiĝis;
li estis unu pli survoje ĉar kaptis la ideon.
Hodiaŭ li ne estas, sed restas liaj instruoj,
la virtoj kiujn li plantis inter la junuloj.

Anĝelo estis, anĝelo estas, anĝelo estos,
muzik´ en nia viv´.
Anĝelo kantis, anĝelo kantos, anĝelo kantas,
li mem estas muzik´.

Guantánamo estis la granda domo de tiu homo,
kaj tie li gajnis meritojn kaj trovis esperojn.
Guantánamo ankaŭ ploras malgraŭ estis kontraŭdiroj,
Guantánamo memoros tiun altan viron.

Nia tempo de amikeco certe ne estis multe,
sed li donis sian koron tia kia ĝi estis.
Valoras la klopodoj, arĝentas ĉies streboj,
kaj oras kontribuoj de la tuta armeo.

Anĝelo estis, anĝelo estas, anĝelo estos
muzik´ en nia viv´ .
Anĝelo kantis, anĝelo kantos, anĝelo kantas,
li mem estas muzik´.

Refreno:

Ve! Ho,ve! Ho,ve! Ho,ve! Ho,ve!…
angxelo_julian_hernandez.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)