Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Origina titolo | Házunk előtt, kedves édesanyám… |
---|---|
Muziko | Hungara popolkanto |
Tradukis | Gajdos Pál Miklós (Paŭlo Gajdoŝ) |
MIDI | hazunk_elott_3.mid |
Antaŭ la dom’, kara patrineto,
estas robiniarbo.
Sub ĝin staras mi, kara patrineto,
pro la densa pluvado;
Blanka estas la floraro,
logas bonodor’;
Pro junulo, ho, patrino kara,
ne doloros mia kor'!
Antaŭ la dom', kara patrineto,
lumaj steloj ekbrilas;
Tra l’fenestro,ho patrino kara,
stel-duopo enbrilas;
Enviegas oni min pro tiu bela stel',
kiu brilas por amatin' kara
tra fenestro en vesper'.
DUA VERSIO:
Antaŭ la dom', mia kara panjo
altas bela morusarb';
Mi substaras, mia kara panjo
ĉar ne havas pluvopalt'.
Sub folioj segildentaj
ŝvelas bonodor';
Pro la fraŭlo, kara mia panjo,
ne malĝoju mia kor'!
Super la dom',mia kara panjo
brilas nokte la stelar';
Ankaŭ al mi, mia kara panjo,
enbriletas stelopar'.
Enviegas oni min pro tiu bela stel',
kiu brilas por amatin' kara
tra fenestro en vesper'.
Házunk előtt, kedves édesanyám,
van egy magas eperfa.
Alá állok, kedves édesanyám,
hogy ne ázzak alatta.
Csipkés annak a levele,
sej, de jó szagú,
Egy legényért, kedves édesanyám,
sose leszek szomorú.
Házunk felett, kedves édesanyám,
ragyognak a csillagok.
Énhozzám is, kedves édesanyám,
egy pár csillag beragyog.
Éntőlem is irigyelik
azt a csillagot,
Amelyik a szobám ablakába
minden este beragyog.