Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | litova popolkanto |
---|---|
E-teksto | Vytautas ŠILAS |
MIDI | auxtuno.mid |
C F G7 C
Trans fenestro mia pluvaj gutoj ploras,
C F G7 C
paŝtisteto fluton ludas dum vesper'.
F G7
Iros mi la korton, ŝiros lastan floron,
C F G7
la korolon lastan sur aŭtuna
C
ter'. (2-foje)
Ĉe l'pordet' ne ploru, vane atendante,
mi jam ne venados al la rendevu',
plu kanzonojn belajn mi al vi ne kantos
kaj la amajn vortojn ne ripetos plu. (2-foje)
Jam sufiĉas amo, jam sufiĉas vortoj,
ĉar alio logas al la urbo vin.
Mi prefere amos la vilaĝon forte,
venton - vagabondon, kiu kisas min. (2-foje)