Uzantaj iloj

Retejaj iloj


aventuroj_pasis

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Aventuroj pasis

MuzikoTele Bim-Bam
Esperanta tekstoSeverija Marija Banaitytė kaj Rogier Huurman
Tiponova teksto
Originala titoloMane Barė
Originala plenumoTele Bim-Bam

Estas la fina kanto de la muzikalo Petveturaj Aventuroj, kantita de 'Judit'.

Teksto

Brian iris nun for, ne adiaŭ-is
Kaj Ron, ho lia kor’, eĉ ne diris - ĝis.
Jen mi, denove nur mi, sola en Vol-Dom’
Eku! Al nova viv'!
Mi jam loĝas en Esperantujo!

Refreno:
Petveturoj, aventuroj pasis jam
Voluntulad’, mi pretiĝas por jar’!
Laborado, kunloĝado, kaj estrar’:
TEJO donis taskon al mi!
TEJO donas taskojn al mi!

Aleks, ĉiamvoluntul’, laboras tro da temp’
TEJO fuŝus sen li, kaj kion far-us mi?
Kaj Klaŭs montris al ni, pigra labor-stil.
VolDom’, nun mia hejm’,
ĉar mi estas la nova voluntulo!

Refreno:
Petveturoj, aventuroj pasis jam
Voluntulad’, mi pretiĝas por jar’!
Laborado, kunloĝado, kaj estrar’:
TEJO donis taskon al mi!
TEJO donas taskojn al mi!

Eksteraj ligoj

aventuroj_pasis.1699009037.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)