Teksto | ? |
---|---|
Muziko | ? |
Strangan naturon havas feliĉo,
Jen ĝi sagaca, jen superstiĉa,
Ofte komplika ŝajnas simpleco,
Nigra blankeco, blanka nigreco.
Ni laŭ prefero iun elektas,
Sed koincidon sorto neglektas,
Sekvas vin kvazaŭ ombro modesta,
Kontraŭ destino mi ne protestas.
Mi ne protestas, vin ne forgesas,
Vi ne ekscios kaj ne necesas,
Vi tutegale helpi ne povas,
Se ĝustan solvon sorto ne trovas.
Iu eraras, iu devenas,
Kaj ne al ĉiu amo alvenas,
Ofte komplika ŝajnas simpleco,
Nigra blankeco, blanka nigreco.