Uzantaj iloj

Retejaj iloj


radikoj_de_ldubo

Radikoj De Ldubo

Teksto

Jen - land' venenita, sopira socio,
Tusanta en ŝlim' de elasta moralo.
Kliniĝis, veninta pro tim' aŭ racio,
Ĉe sankta pordego de la katedralo.
Jen - knaboj aŭdacaj en tagoj minacaj
Sendube aspiras la fremdan heredon
Kun nomo de l'Dio, sed pravas la scio:
Ne havis la dubon - ne trovos la kredon.

Refreno:

En nokto makabra
Sur ŝvita kusen'
Nestiĝis eterne
Mordanta inkubo.
Ne ĝojas mi kun,
Sed ne povas mi sen
Kreskantaj interne
Radikoj de l' dubo. (2-foje)

Momentaj impetoj, turmentaj sekretoj
Nin pelas al pado, ŝancela, balanca…
La viv' kontinuas, kaj ni ekenuas
En iro ĉiame sencela kaj danca.
Ferminta l' okulojn, ŝtopinta l' orelojn,
Kudrinta la buŝon per kruda fadeno,
Mi, certe, ĝisvivus la tagojn pli belajn,
Kaj eble eĉ ĝis la mesia alvenos.

Refreno

Ne dubas la manoj, al ŝtipo ligitaj, -
Misagas, misgvidas en ajna aranĝo…
Por mi nur la planoj, jam realigitaj,
Fariĝas sendubaj - ne eblas la ŝanĝo.
Samkiel benato, prapatro Sokrato,
Ĉe sojlo de l' tombo kun kredo duobla
Mi diros konscie, ke ĉiam kaj ĉie
Mi preĝis al dubo, al Dubo, la nobla.

Refreno:

En nokto makabra
Sur ŝvita kusen'
Nestiĝis eterne
Mordanta inkubo.
Ne ĝojas mi kun,
Sed ne povas mi sen
Kreskantaj interne
Pikantaj interne
Vorantaj interne
Radikoj de l'dubo. (2-foje)
radikoj_de_ldubo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)