Origina titolo | Minek a szőke énnekem… |
---|---|
Muziko | Hungara kanzono |
Teksto kaj muziko | Relle Iván |
Tradukis | Papp Kálmán |
Pli da tradukitaj kaj kollektitaj kantoj: PAPP Kálmán - PAPP Tibor
.
Blondan knabinon ne ŝatas mi,
ĉar brunulinon amas mi.
Estas nenie pli bela,
ol ŝi, anĝelo ĉiela.
Bril’ de okuloj kvazaŭ sun,
al mi blindiga estas nun.
Kaj se la lipoj kisas min,
En paradizo sentas min.
Minek a szőke énnékem,
mikor a barnát szeretem?
Neki a földön párja nincs,
de még a Mennyországban sincs.
Hej, a szemednek, mindenit,
ne nézz reám, mert megvakít!
Ha pici szádat csókolom,
az égbe szállok angyalom.