PAPP Kálmán (1893- mortis la 22-an de novembro 1969) estis hungara esperantisto en urbo Debrecen.
Post la unua mondmilito en ruslanda militkapteco li alproprigis la internacian lingvon. Jam en la militkapteco kaj ankaŭ hejme, post la liberiĝo li gvidis Esperanto-kursojn. En Debrecen li organizis en la jaro 1966 la Pedagogan Esperanto-Fakgrupon, kiun li prezidis ĝis sia morto.
Li estis signifa Esperanto-poeto kaj artotradukisto. Unu el liaj plej gravaj laboroj estis la tradukaĵo de la belega epika verko de János Arany. Krom tiu li multe tradukis el la hungara literaturo.
En liaj art-tradukaĵoj ni trovas aforismojn, psalmojn, glorkantojn, popolkantojn, kantojn de hungaraj komponistoj, ariojn.
PAPP Tibor (1947-2003) estis fidela esperantisto, grava tradukisto en la Hungara urbo Debrecen.
Fondinto-redaktoro kaj eldonanto de Debrecena Bulteno (DB) ekde 1980. Liaj tradukoj aperis en la Hungara Antologio (1983) kaj ĉefe en DB. Li tradukis pli ol 20 memstarajn librojn (poemaron, novelojn, fabelojn, religiajn-historiojn). Li instruis E-on ekde 1997. En la jaro 2000 la nombro de liaj gekursanoj superis milon. Kun la forpaso de Tibor Papp mortis ankaŭ la Debrecena Bulteno, en Hungario la sola esperantlingva literatura gazeto fine de la 90-aj jaroj.
Li estis teknika redaktoro de la hungarlingva E-populariga eldonaĵo Hírharsona (eventotrumpeto), kiu aperis ekde 1991 ĝis fine de la 1990-aj jaroj.
Distingoj: Honorsigno de HEA, Pro Esperanto
.
Tradukitaj kaj kollektitaj kantoj: