Uzantaj iloj

Retejaj iloj


blovas_la_vent

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Blovas La Vent'

Dylan - Pilger
E-teksto

Traduko de la angla (Blowin' in the wind).

Teksto

Kiom da vojoj laŭiru la hom'
Ĝis estos li hom' laŭ merit'?
Jes ja! Kiom da maroj laŭŝvebu kolomb',
Ĝis ĝi dormos sur strando kun fid'?
Jes ja! Kiom da fojoj plu pafos kanon',
Ĝis ĉesos por ĉiam milit'?

Kiom ĉielon rigardu la hom',
Ĝis vidos li pli ol la ter'?
Jes ja! Kiom oreloj plu taŭgas al li,
Ĝis aŭdiĝas plorad' de mizer'?
Jes ja! Kiom da mortoj konvinkos lin,
Ke tro multajn mortigis sufer'?

Kiom da jaroj ekzistu montar',
Ĝis laviĝos al maro ĝi?
Jes ja! Kiom da jaroj ekzistu homgrup',
Ĝis rompiĝos malam-tradici'?
Jes ja! Kiom, turnante la kapon, povas hom'
Pretendi, ke ne vidas li?

Respondon, amik', al ni blovas la vent'.
Respondon al ni blovas la vent'.

blovas_la_vent.1174316555.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)