Muziko | hungara popolkanto |
---|---|
Origina titolo | Ég a gyertya, ég |
MIDI | brilas_flagra_flam.mid |
Por infanoj 3-6-jaraj.
Ludo: Infanoj staras ronde prenante manon de ambaŭ najbaroj. Ili ekiras ronde, kiam alvenas al teksto: eksidu, ili ekkaŭru kaj poste iru plu.
Brilas flagra flam’.
Ŝirmu ĝin la man’!
Kiu fajron vidi volas
Tuj eksidu jam!
Kandel’ sur la ter’,
Lumas la kandel’.
Se vi volas fajron vidi
Sidu sur la ter’.
Ég a gyertya ég,
El ne aludjék,
Aki lángot látni akar,
Mind leguggoljék!