Uzantaj iloj

Retejaj iloj


dauxru_la_parado

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Daŭru la parado

Origina titolo: Siga el Corso

Teksto

Tiu belulino metis surpalpebre
fumon el fajrujo
arda de la kor'…
Ĉi fraŭlin' reĝinvestita
montras makulitajn lipojn
post kisad' al histrion'…
Min trafas de la balkono
sur miaj ŝultroj
parfuma ŝpruco
kiu aldonas ensorĉon
en tiu nokto de karnaval'.

Refreno:
Pasie diras mi: “Mi volus koni vin
fraŭlin' alivestita
kiu forte ravas min”.
Respondas gaje vi:
“Ĉu vi rekonas min?
Mi estas la fraŭlino kiu vere amas vin!”

Ne ŝanĝu l’ voĉon plu
kaj restu apud mi;
mi serĉas tra l’ parado
vian bildon kun pasi'…
La maskon ĵetu vi,
mi celas koni vin
ĉar multe suferigas
min la dubo, ho, fraŭlin'.

Kun mokema sono ludas la korneton
blonda fraŭlineto
ĝuste apud mi
kaj dum la parado bruas
“paŝtistino” ĵuras
ke la amo tuj mortigos ŝin.
Iru ni tra l’ avenuo
la fideluloj
de l’ gaja dio
ĉar inter rido kaj bruo
baldaŭ ekbrulos la karnaval'.

Refreno

dauxru_la_parado.1264206092.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)