Uzantaj iloj

Retejaj iloj


dometo_en_gxardeno

Dometo en ĝardeno

MuzikoRolf W. ALTHOFF
Esperanta tekstoKarl VANSELOW
Tipoadapto

Teksto

Ne diamantojn mi sopiras,
Ne pompaj vestoj logas min,
Ne multan monon mi deziras,
Tro baldaŭ mi fordonus ĝin.
Se en ĉi tiu bela mondo
Vi min demandos, kion mi
Plej alte ŝatas, la respondo,
Kiun mi donos, estos tiu ĉi:

Dometon en flora ĝardeno
Posedi sopiras mi,
Por loĝi en paca sereno,
Mia anĝelo, kun vi,
Ĉar viaj okuloj ridas
Pli ol diamantoj kaj or',
Pli multe ol mono validas
La ama feliĉo de l’ kor'.

Ne estas ni riĉul' kaj riĉulino,
Sed certe ĝusta estas tiu dir':
Ni vivus kiel reĝo kaj reĝino,
Se plenumiĝus tiu ĉi sopir'.
En florĝardeno kaj kun verda stelo
Dometo fora de la monda bru',
Ĝi estu paradizo kaj ĉielo
De l' amo kaj feliĉo por ni du.

dometo_en_gxardeno.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)