Dum nia marŝado ekbrilas la lum',
Flamante tra nuboj kaj tra nigrum’. (2-foje)
Dum nia marŝado al lando de l’ glor'
ekflamas interne sankta fervor'! (2-foje)
Se nin en ventegoj minacas sufer',
aŭrore sin montras nova la ter ' (2-foje)
Popol’ en abismo, en akra dolor',
flamigu la fajron, gardu ĝis glor'. (2-foje)